Alfaro [alFAro] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordorienta Komarko de Alfaro, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente) kaj pli precize en tre nordorienta pinto ĉirkaŭata de navaraj urboj kaj teritorioj, escepte nur okcidente. La loknomo Alfaro estas etimologie komprenebla kiel Lumturo aŭ Gvatoturo, el arabaal-faruh, aŭ pli malverŝajne el al-fahhar, potfaristo.[1]
Sonorilturo de la preĝejo kaj strato Nuestra Señora del Burgo en Alfaro.La municipa teritorio de Alfaro, en la plej nordoriento de la regiono.