Alfonso la 13-a, hispane Alfonso XIII (Madrido, 17-a de majo 1886 - Romo, 28-a de februaro 1940) estis reĝo de Hispanio, de sia naskiĝo ĝis sia abdiko en 1931.
Li estis filo de la reĝo Alfonso la 12-a, kiu mortis antaŭ lia naskiĝo, kaj de Maria Kristina de Habsburgo-Loreno, kiu agis kiel regento ĝis 1902, kiam li fariĝis 16-jara.
La 31-an de majo 1906 li edziĝis kun la brita princino Viktoria Eŭgena de Batenbergo (1887-1969), nepino de la reĝino Viktoria de la Unuigita Reĝlando. La tagon de la edziĝo, kiam ili revenis al la Reĝa Palaco, ili suferis atencon de la anarkiisto Mateo Morral; la gereĝoj ne estis vunditaj, sed mortis pluraj ĉeestantoj de la ceremonio.