Alfred D'Orsay Tennyson Dickens | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1845 en Londono |
Morto | 2-an de januaro 1912 (66-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) ![]() |
Familio | |
Patro | Charles Dickens ![]() |
Patrino | Catherine Dickens ![]() |
Frat(in)oj | Charles Dickens, la filo, Mary Dickens, Kate Perugini, Walter Landor Dickens, Francis Dickens, Sydney Smith Haldimand Dickens, Henry Fielding Dickens, Dora Annie Dickens kaj Edward Dickens ![]() |
Edz(in)o | Emily Riley (en) ![]() Augusta Jessie Devlin (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | lektoro ![]() |
Alfred D'Orsay Tennyson DICKENS (28a de oktobro 1845 – 2a de januaro 1912) estis la sesa gefilo kaj kvara virfilo de la angla romanisto Charles Dickens kaj de lia edzino Catherine.[1] Li faris prelegajn turneojn en Aŭstralio, Eŭropo kaj Usono pri la vivo kaj verkaro de sia patro.
Li kunhavis kun sia patro la emon por moda vestaro, kaj pro tio havis multajn ŝuldojn, je la konto de sia patro.[2] Konvinkita de sia patro, li migris al Aŭstralio en junio 1865 estante 19-jaraĝa, lasante multajn nepagitajn ŝuldojn.[3] Lia patro venis adiaŭi lin al Paddington Station.
Alfred estis tuj poste sekvita de sia pli juna frato Edward Dickens. Alfred Dickens restis en Aŭstralio dum 45 jaroj.