Alfred Edward Wackrill

Alfred Edward Wackrill
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1862 (1862-02-11)
en Royal Leamington Spa
Morto 16-an de aŭgusto 1924 (1924-08-16) (62-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Kovrilpaĝo de "Ok Noveloj".

Alfred Edward WACKRILL [ŭakril] (naskiĝis la 11-an de februaro 1862 en Leamington[1], mortis la 16-an de aŭgusto 1924 en Londono) estis angla inĝeniero, membro de la Akademio de Esperanto kaj pioniro de Esperanto en Britio.

Wackrill laboris pri la konstruo de la Tay-ponto en Skotlando kaj estis ĉeftermezuristo en Cejlono.

Li kelkajn jarojn redaktis The British Esperantist ("La Brita Esperantisto"). Lia ĝis hodiaŭ sentebla, plej grava laboro estis tiu de revizia redaktisto de la traduko de la Nova Testamento por la Londona Biblio, kiu tra Plena Ilustrita Vortaro (PIV de 1970, 2002, 2005) ĝis la nuntempo servas kiel grava lingva modelo.

  1. Literatura almanako. Paris: Presa Esperantista Societo, 1909-1910

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne