Alfred Russel WALLACE (kelkfoje esperantigita: Alfred Rasel Ŭalas'; naskiĝis la 8-an de januaro 1823 en Usk, Monmouthshire, Kimrio; mortis la 7-an de novembro 1913 en Broadstone, Dorset, Anglio) estis brita naturisto, esploristo, kaj biologo. Li estas konata pro sendepende ellabori la teorion de evolucio per natura selektado. Wallace faris ampleksan kampan laboron, identigis la faŭnan disigon nomitan la Wallace Linio, kaj estis konsiderita la plej elstara spertulo de la 19-a jarcento pri la geografia distribuado de bestospecioj, igante kelkajn nomi lin la patro de biogeografio, aŭ pli specife de zoogeografio.
Raporto pri liaj studoj en Sudorienta Azio, titolita The Malay Archipelago, estis publikigita en 1869. Specife li laboris pri averta haŭta kolorigo ĉe bestoj, kaj pri plifortikigo [1], nome maniero kiel natura selektado povus kontribui al speciĝo instigante barojn kontraŭ hibridiĝo. Li ankaŭ estis socia aktivulo, kritika de la socia kaj ekonomia sistemo de 19-a jarcenta Britio. Li estis unu el la unuaj eminentaj sciencistoj se temas pri voĉigi zorgojn super la media efiko de homa aktiveco.