La Algeca hipokampo, folieca mardrako kaj en angla leafy seadragon aŭ mardrako de Glauert, Phycodurus eques, estas mara fiŝo de la familio Singnatedoj (Syngnathidae, en la ordo Singnatoformaj), kiu inkludas mardrakojn, tubofiŝojn kaj hipokampojn. Ĝi estas la nura membro de la genro Phycodurus, el kio ebl ankaŭ la nomo Fikoduro.
Ĝi troviĝas laŭlonge de la sudaj kaj okcidentaj marbordoj de Aŭstralio. La nomo "algeca" (aŭ leafy) estas derivita el ĝia aspekto, kun longaj foliecaj (respektive algecaj) protrudoj kiuj eliras el la tuta korpo. Tiuj protrudoj ne estas uzataj por elpelado; ili utilas nur por kamuflado. La Fikoduro elpelas sin pere de brusta naĝilo borde de sia kolo kaj de dorsa naĝilo sur sia dorso proksime de sia vostofino. Tiuj malgrandaj naĝiloj estas preskaŭ komplete travideblaj kaj estas malfacile vidi ilin kiam ili ondas lantete por movi la korpon flosante tra la akvo, kio kompletas la iluzion de flosantaj algoj.
Ĝi estas la mara simbolo de la ŝtato Suda Aŭstralio kaj fokuso por la surloka markonservado.[1][2]