Alghero | |||||
komunumo de Italio havenurbo urbo vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Sardio | ||||
Provinco | SS Sassari | ||||
Geografia situo | 40° 33′ N, 8° 19′ O (mapo)40.558.3166666666667Koordinatoj: 40° 33′ N, 8° 19′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 7 m | ||||
Areo | 224,43 km² | ||||
Loĝantaro | 42 281 (2024) | ||||
Loĝdenso | 188 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Sant'Agostino, Il Carmine, La Pivarada, Fertilia, Santa Maria La Palma kaj Porto Conte | ||||
Najbaraj komunumoj | Olmedo, Putifigari, Sassari, Uri kaj Villanova Monteleone | ||||
Patrono | Ĉefanĝelo Miĥaelo | ||||
Festa tago | 29-a de septembro | ||||
Nomo de loĝantoj | algheresi | ||||
Poŝtkodo | 07041 | ||||
Imposta kodo | A192 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 090003 | ||||
Telefona prefikso | 079 | ||||
Estro | Mario Conoci | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Alghero, jen itale, katalune L’Alguer (prononco laŭ sistemo IFA [ləlˈɣe] en la norma kataluna respektive [ləlˈɣeɾ] (en loka dialekto, vidu sube), sarde S’Alighera, estas komunumo de Italio. Ĝi konsideratas parto de la Katalunaj Landoj. La komunumo apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio kaj al la provinco Sassari, ekde aprilo 2021 nomata metropola urbo Sassari. Fine de 2024 en la komunumo vivis 42 281 loĝantoj. Kristana patrono estas la sanktulo ĉefanĝelo Miĥaelo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Najbaraj komunumoj estas Olmedo, Putifigari, Sassari, Uri kaj Villanova Monteleone.