Alianco por la Estonto de Kosovo | |
---|---|
Aleanca për Ardhmërinë e Kosovës | |
partio | |
Lando | ![]() |
Estro | Ramush Haradinaj |
Fondiĝo | la 29-an de aprilo 2001 |
Lingvo(j) | albana |
Ideologio | albana naciismo, konservativismo |
Retejo | www |
La Alianco por la Estonto de Kosovo - albane Aleanca për Ardhmërinë e Kosovës (AAK) - estas nacia centrisma politika partio en la juna ŝtato Kosovo kun grandparte albana enloĝantaro, memstara nur ekde februaro 2008 kaj antaŭe aŭtonoma regiono de Serbio sub administrado de la Unuiĝintaj Nacioj. [1] La partio fondiĝis en aprilo 2001 kaj laŭ la stato de 2009 estas la tria plej forta politika partio en la nove plurpartia Kosovo. Nuna gvidanto de la partio estas Ramush Haradinaj kaj laŭ la stato de aŭtuno 2009 la partio havas tri vicprezidantojn: Ahmet Isufi, Naim Maloku kaj Bajram Kosumi.