Ne konfuzenda kun enkulturado kaj kultura asimilado.
Alkulturigo (de latina ad kaj cultura aŭ "aldono al kulturo"[1]), alkulturiĝo (germane: Akkulturation; pole: akulturacja, ruse: Akkelturacoja; angle kaj angle: acculturation) estas procezo, en kiu popolo parte aŭ plene akceptas la normojn, valorojn kaj tradiciojn de la kulturo de alia popolo, sen perdo de sia identeco[2]. Alkulturiĝo povas konduki al kultura asimilado.
Akkulturigo estas procezo de socia, psikologia, kaj kultura ŝanĝo kiu devenas de la ekvilibro de du kulturoj dum adaptado al la domina kulturo de la socio. Akkulturado estas procezo en kiu individuo adoptas, akiras kaj adaptiĝas al nova kultura medio kiel rezulto de esti metita en novan kulturon, aŭ kiam alia kulturo estas alportita al vi.[1]
Kiel ombrela termino alkulturigo rilatas al ĉiuj procezoj de adaptado de individuoj aŭ sociaj grupoj al kulturo koncerne valoroj, moroj, kutimoj, lingvo, religio, teknologio kaj aliaj aferoj. La termino ricevas malsimilan difinon depende la scienca fako.
Esence ĝi klarigas la procezon de kultura kaj psikologia ŝanĝoj kiuj rezultas el rektaj kaj daŭraj reciprokaj interagoj inter homoj de malsimilaj kulturoj[3]. Ĝin pristudas ĉefe la antropologio kaj etnologio.