Allahu Akbar (Dio estas Granda) (Arabe: الله أكبر), estis nomo de la nacia himno de la Granda Libia Ĵamairio Araba Populara kaj Socialista kaj post tio Araba Libia Respubliko. La muziko estis origine egiptia iradmuziko kiu fariĝis populara en Egiptio kaj Sirio dum la Sueza krizo dum 1956. Ĝi estis ekuzita en 1-a de septembro de 1969, fare de dum momente la libia estro Muammar al-Gaddafi kiel oficiala nacia himno de Libio, montrante sian esperon pri la unuiĝo de la araba mondo. Ĝi anstataŭis la antaŭan nacian himnon nomitan Libio, Libio, Libio, kiu estis uzita ekde ĝia sendenpendeco en 1951.