Almagro estas urbeto en la provinco Ciudad Real, ĉe la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo el Hispanio. Dum la jaro 2009 ĝi havis 8.672 loĝantojn.
La urbo havas pitoreskan historian centron, multajn artajn metiejojn kaj estas loko ofte vizitata de turistoj. Unu el la plej famaj allogaĵoj estas la teatrejo aŭ teatrokorto (corral de comedias aŭ komedikorto laŭ la klasika nomigo), la nura teatrejo en Hispanio kiu restas senŝanĝa ekde la 17a jarcento; la ĉefa eco estas ke temas pri sentegmenta teatrejo. Dua allogaĵo estas la nekutima centra placo, tute diferencaj al tiuj ĉe la regiono Manĉo kaj desegnita laŭ la nordeŭropa maniero de la germanaj bankistoj Fugger. Tria allogaĵo estas gastronomio, ĉefe vino kaj tipa recepto de melongenoj nomata Berenjenas de Almagro.