Alstom | ||
---|---|---|
Alstom | ||
produktanto de veturanta materialo • organizaĵo vd | ||
Dum | 1928 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Alsthom | |
Jura formo | société anonyme à conseil d'administration s.a.i. | |
Fondita | 1928 | |
Sidejo | Saint-Ouen-sur-Seine | |
Lando | Francio | |
Estr(ar)o | Henri Poupart-Lafarge | |
Dungitoj | 80 183 (stato: 31-a de decembro 2022) | |
Agokampo | Fervoja konstruisto | |
Alstom Avelia • Alstom Coradia • X'Trapolis • Alstom Citadis • Bombardier Flexity • Alstom Metropolis • Q122181844 | ||
ISIN-kodo | FR0010220475 | |
filiaj kompanioj | GE Offshore Wind • Alstom (Belgium) • Alstom (Spain) • Alstom (Canada) • Alstom Transportation USA Inc. • Alstom (Poland) • Alstom (Switzerland) • Alstom (United Kingdom) • Alstom Marine • Bombardier Transportation • Alstom Technology • Fiat Ferroviaria vd | |
Posedataj kompanioj | Chantiers de l'Atlantique • GE Grid Solutions • The Breakers Investments vd | |
TTT | https://www.alstom.com/ | |
Alstom (origine Als-Thom, poste Alsthom en 1932, poste Alsthom Atlantique en 1976, poste Gec-Alsthom en 1989 kaj Alstom ekde 1998[1]) estas anonima societo bazita en Francio specialiĝinta en la fako de transportoj, ĉefe fervojaj (trajnoj, tramoj kaj metrooj).
Origine Als-Thom, kunmetita el « Alsace » kaj « Thomson », fariĝinta Alsthom, estis la rezulto de kunfando, realigita en septembro 1928, de parto de "Société alsacienne de constructions mécaniques" (SACM) bazita en Mulhouse poste en Belfort, specialisto pri konstruo de lokomotivoj, kaj de "Compagnie française pour l'exploitation des procédés Thomson Houston" (CFTH), franca-usona kompanio specialisto pri ekipaĵoj de elektra fervoja trakcio kaj elektro-meĥanika konstruo. Auguste Detœuf estis ĝia unua delegita administratoro.