La Alta Kanto de Salomono ankaŭ konata sub la latina nomo Canticum Canticorum, en EsperantoKanto de la Kantoj (la hebree nomo שִׁיר הַשִּׁירִים, Shir ha-Shirim laŭlitere signifas "kanto de kantoj") estas libro de la Tanaĥo aŭ la Malnova Testamento en la Biblio kiu estas poezia dialogo (117 versikloj)[1] inter geamantoj, ofte de pasia kaj erotika karaktero kaj kiu datas el la jarcenta malnova tradicio de la Proksima Oriento. Partoj de la libro estis uzataj kiel geedziĝaj kantoj en Sirio ĝis la 20-a jarcento. Laŭ la juda tradicio, la Kanto de Kantoj estas metaforo por nia pasio por la Eterno[2].