Altenstadt estas komunumo en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi administre estas parto de la distrikto Neu-Ulm kaj la distriktaro Ŝvabio de Bavario, kaj krome de la regiono Danubo-Iller, kiu kovras partojn kaj de Baden-Virtembergo kaj de Bavario. Fine de decembro 2022 Altenstadt havis 5278 loĝantojn.
Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Altenstadt - administra ligo de la najbaraj komunumoj Altenstadt, Kellmünz an der Iller kaj Osterberg por komuna plenumo de pluraj centraj servoj (cetere atentu ke en la distriktaro Supra Bavario de Bavario estas dua administra komunumaro nomata Altenstadt).
kirko Ĉieliro de Mario en la komunumoparto Illereichen
memortabulo pri la antaŭa sinagogo de Altenstadt