La alunito estas mineralo de la klaso de la sulfatoj, malkovrita science en 1824. Sinonimoj de alunito estas jenaj: aluminilito, kalialunito kaj loŭigito.
Tiu mineralo estis observata por la unua fojo en la 15-a jarcento en Tolfa, proksime de Romo, kie ĝi estis elfosita el kaverno por la fabrikado de aluminio.[1] Nomita dekomence aluminilito fare de Jean-Claude Delamétherie en 1797, tiu nomo estis mallongigita fare de François Beudant en 1824 al alunito.