Alvise la 2-a Mocenigo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de januaro 1628 en Venecio | ||||
Morto | 6-an de majo 1709 (81-jaraĝa) en Venecio | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | familio Mocenigo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alvise Mocenigo la 2-a (1628–1709) estis la 110-a Doĝo de la Venecia Respubliko ekde la 17-a de julio 1700, kiam li sukcedis al Silvestro Valiero (1630-1700). Li estis filo de Alvize kaj Adriana Grimani, devenis el tre riĉa familio kaj Alvize sin dediĉis al la fruktodona komerco kun la Oriento. Li specife amis la lukson kaj la pompon. Politike li aktivis kiel duka konsilisto, Podestá[1] de Padovo kaj administranto de la Moreo. Dum lia registaro ne estis gravaj okazaĵoj, ĉefe pro la neŭtraleco de Hispanio, rezulte de tumultoj pro la sukceda milito. Konsiderata vana kaj narcisisto, li neniam edziĝis kaj kondutis sin pie, havante limigitan vidpunkton pri la vivo kaj oni diras ke li eĉ estis fanatikulo.