La amatora astronomio estas aktiveco de amuzo, kiu konsistiĝas en la observo de ĉielaj objektoj eksteraj de la atmosfero kaj dum tago kaj dum nokto. Kiel plejparto el la ŝatokupoj, ĝi povas esti praktikata sole, en neorganizita ularo aŭ en organizita grupo (klubo, societo). La homoj, kiuj praktikas la amatoran astronomion estas nomitaj amatoraj astronomoj.
La amatora astronomio povas diferenciĝi el la profesia astronomio per du ĉefaj aspektoj:
Spit'al tio, multenombraj amatoraj astronomoj estas malkovrintoj de asteroidoj, kometoj, novaoj aŭ supernovaoj ; aŭ faras valorajn observojn pri la planedoj, variantaj steloj,[1] kaŝadoj, sunmakuloj, meteorfluoj, eklipsoj... kaj ankoraŭ pli multenombraj estas la asteroidoj kies nomo honoras amatorajn astronomojn. Iuj grupoj da amatoraj astronomoj superrigardas specifiajn astrojn aŭ ĉielajn fenomenojn kaj povas averti la profesiajn astronomojn.[2] Cetere multenombraj profesiajn astronomoj ofte komencis kiel "amatoraj".
Plej malbona malamiko de la amatora astronomo estas la luma poluo.