America Online (AOL) | ||
---|---|---|
America Online (AOL) | ||
komputilreta servo • komunikilkompanio • retportalo • negoco • entrepreno • interreta serĉilo • kompanio vd | ||
Dum | 1983 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | publika kompanio (laŭ usona juro) | |
Fondita | en 1983 je la nomo Control Video Corporation, en 1991 je la nomo America Online, urbo Vienna, Virginio, Usono | |
Fondintoj | Marc Seriff • Steve Case • Jim Kimsey vd | |
Sidejo | 770 Broadway, Nov-Jorko | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Tim Armstrong | |
Dungitoj | 5 600 (stato: 2020) | |
Agokampo | interretaj servoj | |
programaro | ||
Posedata de | Yahoo Inc. vd | |
filiaj kompanioj | Netscape • CompuServe • Weblogs, Inc. • Relegence • Moviefone • Personal Library Software • Spinner • Third Screen Media • NaviSoft • Medior • MapQuest • Nullsoft • Adtech • Quigo • AOL TV • InfoInterActive • The Huffington Post • Johnson-Grace • iAmaze • Socialthing • MailBlocks • Advertising.com • Moviefone • .aol vd | |
Posedataj kompanioj | Engadget • Netscape • Joystiq • TechCrunch • AOL Mail • Mirabilis • MapQuest • In2TV • GameDaily • about.me • Ficlets • Politics Daily • Radio KOL • The Huffington Post • cambio.com • .aol • Projekto por Malferma Katalogo vd | |
TTT | corp.aol.com, aol.com | |
America Online (mallonge AOL, stiligita kiel Aol.) estas kompanio kutime prononcata ne akronime sed kiel inicialoj, do angle [ej-oŭ-EL] respektive esperante [a-o-LO] - estas multnacia amaskomunikila korporacio bazita en Novjorko. La firmao estas interreta provizanto, provizas programaro kaj komunikado kaj interretaj servoj tutmonde. America Online estis unu el la unuaj kompanioj en la mondo se temas pri oferti retaliron al la ĝenerala publiko.
America Online estas plej konata pro sia reta programaro, kiu ebligis al siaj klientoj tra la mondo akiri aliron al sia reta komunumo. Parto de la ofertoj estas senkosta retpoŝta servo, kaj tujmesaĝilo nomata AIM (mallongigo de AOL instant messager). Je la alteco de la sukceso de la firmao, ĝi havis pli ol 30 milionojn da klientoj tutmonde, la plej multaj el kiuj navigis la Interreton uzante la programpakaĵon.
De ĝia fondo ĝis 2007, la ĉefsidejo de la firmao situis en Norda Virginio. Nuntempe la kompanio ĉefsidejo situas en Novjorko.
En majo 2015, la firmao sciigis ĝian akiron de Verizon Communications. La valoro de la interkonsento estas taksita je 4,4 miliardoj da dolaroj.