American Academy of Dramatic Arts | |||||
---|---|---|---|---|---|
teatra lernejo organizaĵo privata neprofitcela lernejo akademio | |||||
Komenco | 1884 vd | ||||
Geografia situo | 40° 44′ 44″ N, 73° 59′ 6″ U (mapo)40.74558-73.9849Koordinatoj: 40° 44′ 44″ N, 73° 59′ 6″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Nov-Jorko | ||||
Situo | Manhatano | ||||
Adreso | 120 Madison Ave, New York, NY, 10016 | ||||
Poŝtkodo | 10016 | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Usona Akademio de Drama Arto (angle American Academy of Dramatic Arts; akronime AADA) estas lernej-institucio kiu ofertas dujaran studprogramon pri aktorado.
La lernejo situas en Manhatano, Novjorko, ĉe Avenuo Madison, en historia konstruaĵo dezajnita fare de la fama arkitekto Stanford White, kiel la origina Kolonia Klubo. La alia situo situas en Holivudo, Kalifornio, ĉe 1336 North La Brea Avenuo, en nova konstruaĵo sur la loko kie antaŭe situis la filmstudioj de Charlie Chaplin.
La Akademio en Novjorko estis fondita en 1884 por trejni teatrajn aktorojn kaj estas la plej malnova aktoradlernejo en la anglalingvio [1].
En 1974, la akademio malfermis ĝian duan kampuson en Pasadena, Kalifornio. Tiel ĝi estas la ununura profesia aktoradlernejo funkciiganta en du el la plej gravaj teatrocentroj de Usono. La kampuso en Los-Anĝeleso translokiĝis de Pasadena al Holivudo en 2001.