American University (angle American University; en inicialoj : AU) estas privata universitato en Vaŝingtono kiu elstaras ĉefe en studfakoj destinitaj por trejni publikajn figurojn, diplomatojn kaj ŝtatistojn [1][2] kiel internaciajn rilatojn, publikan administradon, publikan politikon kaj politikan scienco kaj tanĝantajn kampojn kiel ekzemple amaskomunikado, ekonomiko kaj juro [3][4].
La universitato, estis fondita en 1893 fare de la metodista pastoro John Fletcher Hurst, kiu serĉis krei institucion kiu antaŭenigus publikan servon, internationalismo kaj pragmatan idealismon. Malgraŭ la alligiteco de la institucio kun la Metodista eklezio, ekzistas neniu postulo por studentoj aŭ fakultato por identiĝi kun ĝi.
Ĉirkaŭ kvinono de la studentoj de la instituto venas de landoj ekster Usono.