Amhara lingvo | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Etiopa ŝemida lingvaro • Ŝemida lingvaro | |
Parolantoj | 21 900 000 |
Skribo | etiopa skribo |
Lingvistika klasifiko | |
Afrikaziaj | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | am |
ISO 639-2 | amh |
ISO 639-3 | amh |
Glottolog | amha1245 |
Angla nomo | Amharic |
Franca nomo | amharique |
La amhara (አማርኛ Amarəñña [amarɨɲːa]) estas post la araba la plej granda ŝemida lingvo en la mondo, kiu estas parolata de ĉirkaŭ 22 milionoj da personoj. Ĝi estas la oficiala lingvo de Etiopio, dum la oroma lingvo estas la plej vaste parolata lingvo. Ankaŭ en Eritreo kaj Israelo estas amhara-parolantaj minoritatoj. La amhara estas parolata de la amharoj kaj havas propran alfabeton per kiu oni skribas la nomon de la lingvo kiel አማርኛ. La amhara estas proksime rilata al tigraja lingvo kaj la tigra lingvo, ĉiuj tri disvolvitaj el la praa geeza lingvo.
La amhara estas la laborlingvo de la federacia registaro de Etiopio, parolata plejparte de la loĝantoj de urboj en Oromio, kaj multe malpli en kamparaj regionoj, kie regas oroma lingvo[1].
La amhara estas ankaŭ parolata en Egiptio, Israelo, Svedio kaj Eritreo.