Amiri Baraka (denaske Everett LeRoi Jones; 7a de oktobro, 1934 – 9a de januaro, 2014), antaŭe konata kiel LeRoi Jones kaj kiel Imamu Amear Baraka,[1] estis afrik-usona verkisto de poezio, teatro, fikcio, eseoj kaj primuzika kritiko. Li estis la aŭtoro de multnombraj libroj de poezio kaj instruis ĉe kelkaj universitatoj, kiel en la Novjorkia Universitato ĉe Buffalo kaj ĉe Stony Brook. Li ricevis la premion PEN/Trans Marĝenoj, en 2008 pro Tales of the Out and the Gone.[2]
La kariero de Baraka daŭris preskaŭ 50 jaroj, kaj liaj temoj gamas el liberigo de nigruloj aŭ la rasismo fare de blankuloj. Kelkaj poemoj kiuj ĉiam estis asociitaj kun li estas "The Music: Reflection on Jazz and Blues", "The Book of Monk", kaj "New Music, New Poetry", verkoj kiuj traktas temojn el la mondo de socio, muziko kaj literaturo.[3] La poezio kaj verkostilo de Baraka allogis kaj laŭdegon kaj kondamnojn. En la Afrik-usona komunumo, kelkaj komparas Baraka kun James Baldwin kaj agnoskis lin kiel unu el la plej respektataj kaj plej amplekse publikigitaj inter la nigrulaj verkistoj siageneracie.[4] Aliaj diris, ke lia verkaro estas esprimo de violento, mizogineco, kaj homofobio.[5] Sendepende de la vidpunkto, la teatraĵoj, poezio kaj eseoj de Baraka estis difinaj tekstoj de la afrik-usona kulturo.[6]
La mallonga posteno de Baraka kiel Laŭreata Poeto de Nov-Ĵerzejo (2002–2003) okazigis polemikon en la publiko kiu legis lian poemon "Somebody Blew Up America?", kiu rezultigis akuzojn pri antisemitismo kaj negativan atenton de kritikoj kaj politikistoj.[7][8]