Amoko (malaje: meng-âmok, en freneza kolerego ataki kaj mortigi) estas psika ekstremsituacio, kiu estas karakterizita per nekapablo sin kontroli kaj absoluta perfortpreteco. La agantojn, kiuj en tia esceptsituacio povas fari krimojn, oni nomas amokkurantoj aŭ ankaŭ amokpafantoj, se ili uzas pafarmilojn, aŭ amokveturantoj, se ili uzas veturilojn.