La Amoraj asteroidoj estas klaso da marsrenkontaj kaj terrenkontaj asteroidoj, nomitaj laŭ 1221 Amoro. Ili tanĝas la orbiton de Tero sed ne trairas ĝin. Plejparto el la amoraj asteroidoj trairas la orbiton de Marso, kaj tial Marso aŭ ajna el la du naturaj satelitoj de Marso, Fobo kaj Dejmo principe povas kapti iujn amorajn asteroidojn.
Plej konata amora asteroido estas 433 Eroso, unua asteroido sur kiu surteriĝis kosmosondilo (NEAR Shoemaker, 12-an de februaro 2001).