Amri Wandel | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
עמרי ונדל | |||||
Naskiĝo | 20-an de januaro 1954 (71-jaraĝa) en Tel-Avivo | ||||
Lingvoj | Esperanto • hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esperantisto (1974–) ![]() | ||||
Laborkampo | Astrofiziko ![]() | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Amri Shraga Wandel (hebree עמרי שרגא ונדל; Tel-Avivo, 1954[1]) estas israela astrofizikisto kaj esperantisto.[2]
Profesoro ĉe la Universitato de Jerusalemo, li esploras astrobiologion, nigrajn truojn kaj aktivajn galaksiojn.[3][4]
Kiel esperantisto, li estis unu el la ĉefaj redaktintoj de Manifesto de Raŭmo kun Jouko Lindstedt kaj Giorgio Silfer.[5] Li estis prezidanto de TEJO (1981-1983)[6] kaj ano de la Akademio de Esperanto ekde 1992[3][1]. Inter 1995-2022 li estis plurfoje estrarano de UEA kaj de 2022 ĝia dua vicprezidanto. Li deĵoris kiel prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) de San-Marino ekde 2016 kaj ĝis la malfondo de AIS en 2020.[7]