Anarchy in Action | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Colin Ward |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | 1973 |
Eldonejo | George Allen & Unwin Limited |
Anarkio en Ago (angle Anarchy in Action) estas verko esploranta anarkiisman pensadon kaj praktikon, verkita de Colin Ward kaj unue eldonita en 1973 [1].
La verko estas influega enkonduko al anarkiismo sed konsiderinde malsama ol aliaj verkoj pro ĝia fokusiĝo sur la ebleco de anarkiismo enradikiĝinta en ĉiutaga sperto kaj ne nepre ligita al industriaj kaj politikaj luktoj (vidu klasbatalo). Liajn ideojn signife influis ideoj de Petro Kropotkin kaj ties koncepto de reciproka helpo [1]. Ward bazas sian tekston sur sociologio, antropologio, kibernetiko, industria psikologio kaj la sperto de urba planado, edukado, laboro, ludado kaj socia bonfaro. Ward argumentas por anarkiismaj alternativoj al la registaraj kaj hierarkiaj sistemoj universalaj en socia organiziĝo [2]. Ĉi tiuj kontraŭstaras al nombro de tradiciaj tendencoj de la socialisma maldekstro, ĉar li estas tre kritika de la bonfara stato.