Anatemitaj Soldatoj (pole: Żołnierze wyklęci) – difino de la soldatoj de sendependiga kaj kontraŭkomunisma subtera movado, kiuj rezistis kontraŭ provo sovetigi Pollandon kaj subordigi ĝin al Sovetunio en la jaroj 1944-1963. La difino devenas de ekspozicio dediĉita al postmilitaj partizanaj taĉmentoj, kiun en 1993 en varsovia Universitato aranĝis Respublikana Ligo. "Anatemitaj Soldatoj" estas ankaŭ titolo de la posta libro de Jerzy Ślaski pri la sama temo.
Membro-nombron de ĉiuj organizaĵoj kaj konspiraj grupoj oni taksas 120-180 miloj de personoj. En la lastaj tagoj de la milito sur teritorio de Pollando aktivis 80 mil kontraŭkomunistaj partizanoj. La lasta "anatemita soldato" – Józef Franczak, pseŭdonomo "Lalek" el la taĉmento de kapitano Zdzisław Broński, pseŭdonomo Uskok – pereis dum ĉaspelo apud Piaski (Lublina Provinco) 18 jarojn post la Dua Mondmilito - la 21-an de oktobro 1963. Praktike plimulto de armigitaj organizaĵoj malaperis pro manko de reago flanke de Okcidenta Eŭropo koncerne falsigitajn de komunistoj balotojn al Pola Sejmo januare 1947 kaj postbalota amnestio, post kiu la subtera movado kalkulis ne pli ol du mil personoj. En bataloj kontraŭ komunistaj regopovoj mortfalis ĉirkaŭ 15 mil homoj, en tio ĉirkaŭ 7 mil membroj de la subtero.