Andoj | |
montaro | |
Aera vido al Andoj inter Argentino kaj Ĉilio
| |
Landoj | 7
|
---|---|
Supera montaro | Kordilero |
Historia regiono | Inkaa imperio |
Parto de | Sud-Ameriko |
Montoj | 5
|
Urboj | 16
|
Riveroj | 4
|
Plej alta punkto | Akonkagvo |
- alteco | 6 962 m s. m. |
- koordinatoj | 32° 39′ 12″ S 70° 00′ 40″ U / 32.65333 °S, 70.01111 °U (mapo) |
Longo | 7 000 km (4 349,6 mi) |
Larĝo | 300 - 500 km (−10,7 mi) |
Horzono | UTC (UTC-5) |
Satelita vido al Andoj
| |
Artefarita rigardo al sudaj Andoj el kosmo
| |
Vikimedia Komunejo: Andes | |
Andoj estas la plej longa montarĉeno de la Tero. La andaj montoj etendiĝas laŭlonge de la okcidenta bordo de Sud-Ameriko, de Venezuelo tra Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio ĝis Ĉilio kaj Argentino. Ili konsistas el du, kelkregione eĉ pluraj, ĉefaj ĉenoj. En la meza parto (en Peruo, Bolivio, nordaj Ĉilio kaj Argentino) la ĉenoj situas tre diste. Tie ili ĉirkaŭbaras centran altebenon (Altiplano), sur kiu troviĝis la kerno de la imperio de la inkaoj.
La plej alta monto de Ameriko, Akonkagvo (hispane Aconcagua), estas 6.960 metrojn alta; tio igas ĝin ankaŭ la plej alta montopinto de la mondo ekster la sistemo de Himalajo.[1] La averaĝa alteco estas de 4 000 metroj super marnivelo. La suda parto de la montaro formas la naturan limon inter Argentino oriente kaj Ĉilio okcidente, en la areo kie estas la plej altaj montoj de la kontinento.
La Andoj konstituas enorman montaron kiu estas hejmo de la plej altaj vulkanoj de la mondo. Al ili apartenas krom Akonkagvo precipe Chimborazo (6.267 m), Cotopaxi (5.897 m), Tupungato (6.800 m), Illimani (6.682 m), Misti (5.822 m), Ŭaskarano (6.768 m), Llullaillaco (6.723 m), kiuj estas samtempe la plej altaj montoj de la montara ĉeno. Ĝi okupas areon proksimume de 330 000 km² kiu konturas la marbordon de la Pacifiko laŭlonge de 7240 km, transformante ĝin en la plej longa montaro de la Tero.[2] En la suda pinto, la Andoj iras sub la Atlantikon oriente de la Insulo Estados,[3][4] dum la norda pinto plilongiĝas ĝis preskaŭ atingi la komencon de la Kariba Maro.