Anerood Jugnauth | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1930 en Vacoas-Phoenix |
Morto | 3-an de junio 2021 (91-jaraĝa) en Curepipe |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Maŭricio ![]() |
Alma mater | City Law School (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Sarojini Jugnauth (en) ![]() ![]() |
Infano | Pravind Jugnauth (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto advokato ![]() |
Sir Anerood Jugnauth (nagarie अनिरुद्घ जगन्नाथ, Aniruddha Jagannath, naskiĝis la 29-an de marto 1930 en Vacoas-Phoenix - 3-an de junio 2021) estis maŭricia politikisto. Li estis la kvara ŝtata prezidanto de la respublika insula ŝtato Maŭricio en la Hinda Oceano, kaj oficis en la prezidanta funkcio inter oktobro 2003 kaj julio 2012. Krome li ankaŭ funkciis kiel ĉefministro, ministro pri defendo kaj ministro pri internaj aferoj de Maŭricio. Li apartenis al la plimulto de insulanoj, kiuj etne devenas el Barato.