Angelina Jolie
|
Oskar-premiito
|
|
|
Persona informo
|
Angelina Jolie
|
Naskonomo
|
Angelina Jolie Voight
|
Naskiĝo
|
4-an de junio 1975 (1975-06-04) (49-jaraĝa) en Los-Anĝeleso
|
Religio
|
neaktiva katoliko vd
|
Lingvoj
|
angla • usona angla • kmera vd
|
Loĝloko
|
Los-Anĝeleso • Palisades vd
|
Ŝtataneco
|
Usono Kamboĝo vd
|
Alma mater
|
Beverly Hills High School (en) Instituto de Teatro kaj Kino Lee Strasberg Universitato de Novjorko - arto Tappan Zee High School (en) vd
|
|
Subskribo
|
Familio
|
Patro
|
Jon Voight vd
|
Patrino
|
Marcheline Bertrand (en) vd
|
Gefratoj
|
James Haven (mul) vd
|
Edz(in)o
|
Brad Pitt (2014–2019) Billy Bob Thornton (2000–2003) Jonny Lee Miller (1996–1999) vd
|
Amkunulo
|
Jenny Shimizu (en) (1996–1997) Brad Pitt (2005–2014) vd
|
Infanoj
|
Shiloh Jolie (en)  ( Brad Pitt) Maddox Jolie-Pitt (en) , adoptita infano Zahara Jolie-Pitt (en) , adoptita infano Vivienne Jolie-Pitt (en)  ( Brad Pitt) Knox Jolie-Pitt (en)  ( Brad Pitt) Pax Jolie-Pitt (en) , adoptita infano vd
|
Parencoj
|
Chip Taylor (onklo) Barry Voight (en) (onklo) vd
|
Profesio
|
Okupo
|
modelo kinisto produktoro televida aktoro humanitaristo verkisto plenuma produktoro modmanekeno filma scenaristo ĝenra aktoro scenaristo filantropo aktoro taglibristo filmaktoro filmproduktoro filmreĝisoro voĉaktoro reĝisoro vd
|
Laborkampo
|
Filmo kaj karitato vd
|
Aktiva dum
|
1982– vd
|
Verkado
|
Verkoj
|
Angelina Jolie filmography ❦ Gia ❦ Girl, Interrupted (filmo) ❦ Changeling vd
|
|
Honorigoj |
Honorigoj
|
- (2017) Hollywood Film Awards (en)
, kialo de la premio First They Killed My Father (en)  - (2015) Saturn Award for Best Action or Adventure Film (en)
 - (junio 2014)
Damo Komandoro de la ordeno de Sankta Miĥaelo kaj Sankta Georgo - (16-a de novembro 2013) Humanitara Premio Jean Hersholt
- (2012) honorary citizen of Sarajevo (en)
 - (2011) 2011 Teen Choice Awards (en)
 - (2009) Saturn Award for Best Actress (en)
 - (novembro 2007) Freedom Award (en)
 - (31-a de julio 2005) honorary citizen of Cambodia (en)
Premiata de Norodom Sihamoni - (2005, 2006, 2009) Premio de la Popola Elekto
- (oktobro 2003) Sergio Vieira de Mello Citizen of the World (en)
 - (2000) premio Ora Globo de la plej bona subtena aktorino, kialo de la premio Girl, Interrupted (filmo)
- (2000) Screen Actors Guild Award for Outstanding Performance by a Female Actor in a Supporting Role (en)
, kialo de la premio Girl, Interrupted (filmo) - (1999) premio Ora Globo de la plej bona aktorino en televidaj serietoj aŭ filmoj, kialo de la premio Gia (en)
 - (1999) Screen Actors Guild Award for Outstanding Performance by a Female Actor in a Miniseries or Television Movie (en)
, kialo de la premio Gia (en)  - (1998) Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino, kialo de la premio Girl, Interrupted (filmo)
- (1998) premio Ora Globo de la plej bona aktorino en televidaj serietoj aŭ filmoj, kialo de la premio George Wallace (en)
 - 2015 Kids' Choice Awards (en)
, kialo de la premio Maleficent -
Ordeno de Sankta Miĥaelo kaj Sankta Georgo  vd
|
|
|
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
Angelina JOLIE (naskiĝis la 4-an de julio 1975 (nun 1975-07-04) en Los Angeles, Kalifornio; vere Angelina Jolie VOIGHT) estas usona aktorino nun vivanta en Britio. Ŝi estas filino de aktoro Jon Voight kaj aktorino Marcheline Bertrand.
Ŝia debuto okazis en aĝo de 5 jaroj, kiam ŝi kun la gepatroj ludis en la komedio Lookin' to Get Out de Hal Ashby. Baldaŭ post tio ŝiaj gepatroj divorcis kaj Angelina plenkreskis ĉe la patrino Marcheline en Londono, Novjorko kaj Los-Anĝeleso. En la aĝo de 11 ŝi vizitis en Novjorko la faman instituton Lee Strasberg Theatre Institute. Ŝi kiel 16-jarulino modelumis, enskribis sin en la Universitato por filma kurso kaj aperis en diversaj teatraĵoj. Finfine ŝi translokiĝis al Los Angeles, kie ŝi ludis en la Met Theatre Group.
Angelina kunlaboris en 1993 kaj en 1995 en du filmoj, kiuj ricevis akrajn kritikojn, sed ŝi ŝajnis la sola laŭdita rolanto. Dum la filmigo ŝi konatiĝis kun Jonny Lee Miller kaj ili geedziĝis, sed post 34 monatoj jam divorcis. Ŝi rolis en la Rolling Stones-videoaĵo Anybody Seen My Baby kaj iĝis konata. Ŝi ricevis por sia rolo kiel Cornelia Wallace en la televida filmo George Wallace Emmy-nomumon, kaj Golden-Globe-on kiel la plej bona flankrolulo. En 1998 rolas ŝi la iaman topmodelon Gia Carangi en Gia kaj ravas la kritikojn kaj la publikon per esprimplena ludo kiel drogaĉ-dependa ambaŭseksulino. Ŝi ricevas Golden-Globe-on kiel plej bona ĉefrolulino kaj plian Emmy-nomumon.
En 1999 okazas denova turnopunkto en ŝia kariero per psiĥodramo Girl, Interrupted; ŝi ludas la rolon de nervoklinika pacientino tiel konvinke, ke ŝi ricevas por tio Oskaro-n pro la plej bona flankrolo kaj Golden-Globe-on. En 2000 ŝi ludas kun Billy Bob Thornton en Pushing Tin. Iom post tio ili geedziĝas, sed pli poste divorcas.
Ŝia unua ĉefrolo estis en kinofilmo apud Denzel Washington. Per korpointensa rolo de Lara Croft laŭ la videoludo Tomb Raider en 2001, Jolie jam enskribis sin en la filmhistorion. Ŝi formas en la filmo unue supervirinon.
En 2004 la gazeto Esquire elektas ŝin la plej seksalloga virino.
Ekde 2001 ŝi estas ambasadorino de UNHCR, kaj ŝi skribis libron pri la travivaĵoj dum la laboro por UNHCR. Ŝi adoptis knabon el Kamboĝo en 2002 nomata Maddox. Ŝi cetere pli kaj pli sentas sin proksime de Azio kaj, tamen usonanino, transloĝiĝis al Anglio.
Esti dolore spertinta du malbone finiĝintajn amrilatojn, Angelina en 2004 laŭdegis fraŭlinecon : Esti fraŭla patrino, estas benego! Ekde nun, miaj koramikaj rilatoj kaj mia familia vivo estos apartigitaj, sed komence de 2006, ŝi montriĝis akompanata de Brad Pitt. Ili konatiĝis en la detektiva komedio Mr. & Mrs. Smith.