Anglaj kampardancoj

Stilo de dancoj, kiuj estis dancitaj fakte ĝis en la kortego de la angla reĝo. La populareco de tiu danco-stilo daŭris proksimume de la fino de 16-a jarcento ĝis fino de 18-a. Tiuj dancoj estis figur-dancoj. Oni povas distingi pluraj specojn:

  • circle for as many as will : la dancantoj staras laŭ cirklo ("laŭplaĉe granda")
  • pli ofte: ili estas laŭ du longways (por tiu vorto, kiel pri aliaj anglalingvaj fakterminoj vd ties klarigon en la terminaro).
    • simple minor set
    • double minor set

ktp

Ili konatas pere de serio de lernolibroj, kiujn eldonis John Playford de 1651, kaj poste. La stilo de tiuj dancoj estas aparta, samtempe figurdancoj, sed ne tro komplikaj, graciaj, sed nature kaj simple, milde gajaj, viglaj sed "trankvile" kaj sen impeteco. Kaj ties muzikoj, kiuj estas tiuj de tiutempaj anglaj kanzonoj havas propran ĉarmon.

El ili devenis en la 19-a jarcento la "quadrilles", kaj en Usono la "square dance". Tiuj dancoj mem iom post iom malfuroriĝis kaj malaperis. Sed komence de la dudeka jarcento Cecil Sharp kolektis kaj revivigis ilin. De tiam en Anglio kaj egale alilande asocioj aranĝas staĝojn por lerni, kaj balojn por danci ilin, kaj malampleksa sed fervora ŝatantaro plu flegas tiun genron de danco, kies ĉarmon ili aprezas.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne