Karibio anglalingva (angle British West Indies aŭ Commonwealth Caribbean) estas la kolektiva nomo por ĉiuj insuloj en Karibio, kiuj estas aŭ estis kolonioj de la Brita Imperio ( Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando) [1] [2]. La esprimo ankaŭ rilatas al la britaj teritorioj sur la kontinento en la sudamerika areo: Brita Honduro kaj Brita Gujano (kaj la Miskita Marbordo).