Anna Mahler | |
---|---|
Anna Mahler (1921), portreto de Broncia Koller-Pinell | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de junio 1904 en Vieno |
Morto | 3-an de junio 1988 (83-jaraĝa) en Londono |
Tombo | Tombejo Highgate |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Patro | Gustav Mahler |
Patrino | Alma Mahler |
Frat(in)o | Maria Anna Mahler (en) |
Edz(in)o | Anatole Fistoulari (en) (1943–nekonata valoro) Paul Zsolnay (en) (1929–1934) Ernst Krenek (1924–1925) Rupert Koller (en) (1920–1921) Albrecht Joseph (en) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto artisto komponisto pentristo |
Anna Justine MAHLER (naskiĝis la 15-an de junio 1904 en Vieno, mortis la 3-an de junio 1988 en Londono) estis muzike kaj vidarte multfoje talenta aŭstra artistino, kiu dediĉis sin al skulptarto. Ŝi estis filino de la komponisto kaj dirigento Gustav Mahler kaj lia edzino Alma Mahler-Werfel. Al ŝiaj verkoj apartenas serio de skulptaĵoj de gravaj muzikistoj de la 20-a jarcento, inter ili Arnold Schönberg, Alban Berg, Artur Schnabel, Otto Klemperer, Bruno Walter kaj Rudolf Serkin.