Anna Stepanovna Politkovskaja (ruse Анна Степановна Политковская), naskiĝnome Mazepa (ukraine kaj ruse: Мазепа), naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1958 en Novjorko, murdita la 7-an de oktobro 2006[1] en Moskvo, estis rusia ĵurnalisto konata pro sia opono al la politiko kaj administracio de la rusia prezidento Vladimir Putin, ŝia trarigardo de la milito en Ĉeĉenio kaj ŝiaj akraj kritikoj kontraŭ la nunaj aŭtoritatoj de la kaŭkazia respubliko.
La ĝenerala prokuroro de Rusio, Juri Ĉajka, estras la enketon pri tiu murdo, konfidita al la oficejo de la apartaj gravaj aferoj de la ĝenerala publika justica ministrejo de Rusio. La enketistoj privilegias la hipotezon laŭ kiu ŝia morto estas ligata kun ŝiaj profesiaj agadoj. La 9-an de oktobro 2007 la ĝenerala prokuroro Ĉajka deklaris ke la "afero Politkovskaja" estas solvita. Antaŭe, li anoncis la areston de dek suspektinduloj kies la nomoj ne estis malkaŝitaj. Dume, la publika justica ministrejo deklaris ke ĝi estas serĉanta la komanditanton de la murdo[2].