Annam aŭ Annamo (vjetname: An Nam, 安南, "la suda Pacifiko") estas eksa nomo de Vjetnamio. La nomo devenis de la antikva ĉina provinco, An Nam đô hộ phủ, kiu estis en Nord-Vjetnamio, la strio de la orienta marbordo de la Hindoĉinia duoninsulo, en Vjetnamio el ĉ. 150.000 km2. La centra parto de Vjetnamio (Trung Kỳ) estis franca kolonio kaj ankaŭ estis nomata Annam (france: l'Annam). Ĉi tiu ebenaĵo estas trairata de la Annama montaro, kies pleja alteco troviĝas sur Ngoc Linh (2.598 m).