Anne Marivin | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Anne Suzanne Léontine Marivin |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1974 (51-jaraĝa) en Senlis |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Alma mater | Cours Florent ![]() |
Familio | |
Amkunulo | Joachim Roncin ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro ![]() |
Anne Marivin - franca prononco laŭ sistemo IFA [ˈan maʁivˈɛ̃] - estas franca aktorino. Ŝi naskiĝis la 23-an de januaro 1974 en Senlis (Oise) en Pikardio, Francio, do nun estas 51-jara.
Ŝi interalie aktoris en la filma komedio Bienvenue chez les Ch'tis de 2008, en kiu precipe temis pri antaŭjuĝoj de la francoj el la sunplena sudo de la lando kontraŭ la laŭdire pluva, griza kaj senkultura pleja nordo de la lando, la historia franca Flandrio, baze la arondismentoj Dunkerque kaj Lille.