Anno Mundi (Latina por "en la jaro de la mondo" tio estas de la mondokreo; Hebrea: לבריאת העולם, "el la kreo de la mondo"), mallongigita kiel AM aŭ A.M., aŭ Jaro post la kreado,[1] estas kalendara erao bazita sur la bibliaj rakontoj de la kreado de la mondo kaj posta historio. Du tiaj kalendaraj eraoj estis elstare uzataj historie nome la jenaj:
La Hebrea kalendaro estis bazita sur rabenaj kalkuloj pri la jaro de la kreado laŭ la Hebreaj Masora Biblio. Tiu kalendaro estas uzata ene de judaj komunumoj por religiaj kaj aliaj celoj. Ĉe la Hebrea kalendaro, la tago komencas ĉe la sunsubiro. La kalendara epoko, koresponda al la kalkulita dato de la mondokreado, estas la sunsubiro laŭ la Julia proleptika kalendaro de la 6a de Oktobro 3761 a.K.[2] La novjaro ekas ĉe Roŝ Haŝana, en Septembro. La jaro anno mundi 5777, aŭ AM 5777, ekas ĉe sunsubiro de 2a de Oktobro 2016 laŭ la Gregoria kalendaro.[3]