Annus mirabilis estas latina eldiro, kio signifas «jaron de la mirakloj» aŭ «mirinda».[1] Historie la termino aplikiĝis al diversaj jaroj, kvankam ĝia uzo ŝajne devenas el la titolo de poemo de John Dryden (Annus Mirabilis, 1667)[2] pri la teruraj okazintaĵoj de la antaŭa jaro en Londono, partikulare pri la granda pesto de 1665-1666 kaj la sekva granda incendio de 1666.
La koincido de la cifero de la jaro 1666 kun la apokalipsa 666 (kun aliaj numerologiaj aferoj — laŭ romiaj ciferoj, MDCLXVI enhavas ĉiujn eblajn ciferojn, en malsuprena ordo —)[3] sugestis alvenon de la Fino de la mondo, pro kio Dryden vidis la miraklon en la simpla postvivado de Anglio; kaj la interveno providenca en la atingo de grava ŝiparmea venko super Nederlando (nome la batalo de la tago de Sankta Jakobo en la Dua angla-nederlanda milito [4] —St. James, patrono de la angla kortego—).
En la historio de la scienco la uzado de la esprimo por tiu sama jaro 1666 havas diferencan valoron, pro la sinkronio (samtempigo) de tiu historia momento kun la scienca revolucio kiu estis okazigita de la progresoj fare de Isaac Newton; tia estas la koincido (kunokazaĵo), ke fakte li estis fuĝinta el Londono pro timo al la granda pesto en la pinta punkto de la konceptigo de la Neŭtona leĝo pri universala gravito, nome la disvolvigo de la bazoj de la klasika mekaniko, la formaligo de la metodo de kongestetoj kaj la ĝeneraligo de la teoremo de la binomo, krome montrante la fizikan naturon de la koloroj. Tamen, li silentis fakte dum la annus mirabilis pro la ĥaosa etoso en Londono. Jam en 1667 li pluigis siajn studojn en la Universitato de Cambridge.
Tiukadre la sama esprimo estis uzata por la jaro 1905, kiam okazis nova scienca revolucio similgrava pro la publikigo en Annalen der Physik[5] de la nomitaj «artikoloj de la annus mirabilis»[6] de Albert Einstein pri la fotoelektra efiko, la molekula movado kaj la speciala teorio de relativeco.[7] Kiel rememoro de tiuj okazaĵoj oni celebris la mondan jaron de la fiziko en 2005, nome centjariĝo de la annus mirabilis 1905.