Anstromo

Anstromo, aŭ angstromo (mallongigo Å) estas mezurunuo de longo, egala al 100 pikometroj (do, 10–10 m). Ĝi ne estas unuo de SI, kaj internaciaj normigaj organizaĵoj ĝin malrekomendas.

Oni ofte uzas ĝin en fiziko por mezuroj de atomoj, kemiaj ligiloj, kaj ondolongoj de videbla lumo; ĝian oportunon ilustras la fakto, ke la diametro de hidrogena atomo estas proksimume 1 Å.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne