Anthony Gatto

Anthony Gatto
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1973 (1973-04-14) (51-jaraĝa)
en Manhatano
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo cirkisto
ĵonglisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.anthonygatto.com/
vdr

Anthony GATTO estas ĵonglisto, kiu naskiĝis je Manhatano (Novjorko) en 1973. Ĝia patro Nick Gatto estis akrobatisto, kaj instruis lin. Li kreskis en Marilando kaj iĝis unu el la plej lertaj ĵonglistoj. Anthony estis jam rigardata kiel tutmondgrada ĵonglisto ekde li estis 9-jaraĝa[1].

Anthony eklaboris en Lasvegaso (Nevado) kiam li estis 10-jaraĝa[2] kaj faris spektaĵojn en Anglio antaŭ la reĝa familio. En 1998 li renkontis sian estontan edzinon Danielle, profesia dancistino. Ŝi iĝis helpantino dum lia spektaĵoj. En 2000 li ricevis premion el internacia festado de Montekarlo kaj ankoraŭ estas la nura ĵonglisto kiu ricevis tiun premion. Li ankoraŭ estas konata pro liaj spektaĵoj ĉe la Cirque du Soleil, kun sia edzino Danielle.

  1. angle Juggling.org
  2. angle Vivpriskribo de Anthony Gatto Arkivigite je 2009-06-20 per la retarkivo Wayback Machine

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne