Anthony MINGHELLA (naskiĝis la 6-an de januaro 1954, Isle of Wright, Britio; mortis la 18-an de marto 2008, Londono) estas brita dramverkisto kaj reĝisoro. Komence de sia kariero li precipe laboris por la teatro, en la lastaj jaroj li koncentriĝis je filmo.
Post liaj studoj en Hull li komencis verki en la jaro 1981. Li famiĝis per multnombraj teatraĵoj, radiodramoj, kaj precipe per la televida serio Inspector Morse.
En 1997 al li estis aljuĝita la Premio Oscar en la kategorio "plej bona reĝisorado" por la filmo The English Patient (La Angla Paciento).
Minghella mortis en la aĝo de 54 jaroj en Londona hospitalo pro postoperaciaj internaj sangadoj.