Antigvo kaj Barbudo (angle Antigua and Barbuda) estas insularo kaj ŝtato en la regiono Karibio de Ameriko, sur la insuloj Antigvo, Barbudo kaj Redondo, kiuj apartenas al la Malgrandaj Antiloj en la Kariba Maro. La nacia himno de Antigvo kaj Barbudo estas Fair Antigua, We Salute Thee [1].
- Landkodo: AG.
- Areo: ĉirkaŭ 442 km2[2]
- Ŝtatestro: Brita reĝo, de 1981 oni adoptis la institucion de guberniestro.
- Ĉefurbo: Sankta Johano.
- Loĝantaro: 66 mil.
- Ŝtatlingvo: angla.
- Kredantoj: protestantoj.
- Eksporto: kotono, rumo, fiŝo.
- Historio: membro de la Brita Komunumo de 1981. De 1984 ĉekape de la ŝtato estas Laborpartio de Antigvo.
- ↑ Antigua and Barbuda – Countries – Office of the Historian. Arkivita el la originalo je 7 June 2022. Alirita 11 September 2017 .
- ↑ Antigua and Barbuda (angle). Arkivita el la originalo je 2015-04-30. Alirita 2015-04-30 .