Antikva Gvatemalo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo municipo de Gvatemalo ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 03001 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 59 091 (2021) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 14° 33′ N, 90° 44′ U (mapo)14.5575-90.733333333333Koordinatoj: 14° 33′ N, 90° 44′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 582 m [+] | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
La urbo Antigua Guatemala (Antikva Gvatemalo) estas la ĉefurbo de la samnoma municipo kaj de la departemento Sakatepekezo, Gvatemalo.
Ĝi estas agnoskata pro la bone konservita renesancstila hispana arkitekturo kun barokaj fasadoj de la Nova Mondo, kaj ankaŭ pro la multnombro da ruinoj de pluraj preĝejoj. Ĝi estis deklarita kiel Monda heredaĵo de UNESKO en 1979.
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 59 091 loĝantoj. Laŭ la oficiala censo de 2002, ĝi havis 41.097 loĝantojn.