Antonio Vivaldi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Antonio Vivaldi | |||||
Naskonomo | Antonio Lucio Vivaldi | ||||
Naskiĝo | 4-an de marto 1678 en Venecio, Venecia respubliko | ||||
Morto | 28-an de julio 1741 (63-jaraĝa) en Vieno, arkiduklando Aŭstrio, Sankta Romia Imperio | ||||
Tombo | Vieno vd | ||||
Religio | rom-katolika vd | ||||
Lingvoj | itala • latina • venecia vd | ||||
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Giovanni Battista Vivaldi vd | ||||
Patrino | Camilla Calicchio (en) vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komponisto kapelmajstro muzikinstruisto teatrestro violonisto romkatolika sacerdoto muzikisto operkomponisto muzikdirektoro vd | ||||
Aktiva dum | 1685–1741 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La kvar sezonoj (Vivaldi) ❦ Orlando furioso ❦ Juditha triumphans ❦ Vivaldi's 'Manchester' Violin Sonatas ❦ L'estro armonico ❦ Gloria in D Major ❦ Stabat Mater ❦ Giustino vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antonio Lucio VIVALDI (naskiĝis la 4-an de marto 1678, mortis la 28-an de julio 1741) estis itala[1] baroka muzika komponisto, virtuozo ludisto de violono, instruisto kaj pastro. Naskiĝinta en Venecio, nome ĉefurbo de la tiama Venecia respubliko, estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj barokaj komponistoj, kaj lia influo jam dum lia vivodaŭro estis disvastigita tra la tuta Eŭropo. Li komponis multajn instrumentajn konĉertojn, por violono kaj por vario de aliaj instrumentoj, same kiel religiajn ĥorajn verkojn kaj pli ol kvardek operojn. Li estas konata tutmonde ĉefe pro sia fama komponaĵo, nome serio de violonkonĉertoj konata kiel La kvar sezonoj.
Multaj el liaj komponoj estis verkitaj por ina muzika ensemblo de la Ospedale della Pietà, konvento, hejmo por abandonitaj infanoj kaj muziklernejo. Vivaldi laboris tie kiel katolika pastro dum 1 1/2 jaroj kaj estis dunigita tie el 1703 ĝis 1715 kaj el 1723 ĝis 1740. Vivaldi havis ankaŭ ian sukceson per multekostaj ludadoj de siaj operoj en Venecio, Mantovo kaj Vieno. Post renkontiĝi kun la imperiestro Karolo la 6-a, Vivaldi translokiĝis al Vieno, en la espero ke la reĝa subteno vivtenu lin. Tamen, la imperiestro tuj mortis post la alveno de Vivaldi, kaj ankaŭ Vivaldi mem mortis, malriĉe, malpli ol unu jaron poste.
Ĉar liaj haroj estis ruĝaj, aŭ ĉar oni diris, ke li estis tre fajra (arda) pri virinoj, kaj aldone li estis pastro, oni nomis lin Il Prete Rosso, nome la ruĝa pastro.