La Antonov An–225 (ukraine Мрія (sonĝo), NATO raportnomo: Cossack) estas transporta aviadilo, evoluigita en la kieva projekta buroo Antonov, en la dua duono de la 1980-aj jaroj. Ĝi kapablas ekflugi kun pezo de maksimume 640 tunoj, tiel ĝi estas la plej peza aviadilo de la mondo, kiu kapablas transporti 250 t da utilŝarĝo. Ĝiaj fizikaj mezuroj estas la plej grandaj hodiaŭ, nur la unufoje flugata usona Hughes H–4 (post la dua mondmilito) havis pli larĝan enverguron. An-225 havas nur unu funkciantan kaj unu parte konstruitajn ekzemplerojn, oni celas finprodukti tiun lastan.