Antony Flew | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1923 en Londono |
Morto | 8-an de aprilo 2010 (87-jaraĝa) en Reading |
Mortokialo | Heart attack (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | St John's College Kingswood School (en) Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj St Faith's School (en) |
Okupo | |
Okupo | filozofo universitata instruisto |
Verkoj | There is a God |
Antony Flew (ofte skribita erare Anthony Flew) (11-an de februaro 1923 - 8-an de aprilo 2010) estis brita filozofo, konata kiel reprezentanto de libertarismo kaj ateismo, sed kiu ŝanĝis sian ideologion al diismo en 2004, post 50-jara ateismo.
Flew bazis la ŝanĝon de sia ideologia direkto per tio, ke la DNA-esploroj de la lastaj 50 jaroj probabligas ekziston de kreinto kaj la materialistoj ne povis vere pruvi estiĝon de la vivo. Suspektigita, de ateista biologo Richard Dawkins en verko The God Delusion, pri cedo al "deismo" antaŭ senileco supereniranta, Few respondis priskribante sian personan evoluon: li forlasis marksismon jam en la tempo de la pakto Molotov-Ribbentrop kaj la sciencaj biologiaj malkovroj ĉiam pli lin inklinadis akcepti la fundatecon de la vortoj de Charles Darwin, la patro de la teorio de la evoluo: “La racio parolas al mi pri preskaŭ neeblo koncepti la universon kaj la homon kiel rezulton de blinda neceso. Tiu penso devigas ke mi reiras al Kaŭzo Unua dotita per inteligento”; kaj plievoluigis sian pensadon sur tiu de Francis Collins, tiu kiu kompletigis la mapadon de la homa genomo kaj aŭtoro de bestsela The Language of God. Li reasertas: “Mi kredas ke la universo estis kreita de senfina inteligento kaj ke ties leĝoj manifestas kion scienculoj nomis la Menso de Dio”.
Flew estas membro de Committee for the Scientific Investigation of Claims of the Paranormal.
Flew mortis la 8-an de aprilo 2010[1]