Apocinacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
apocino Apocynum L. | ||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||
Asclepiadaceae Borkh. (nom. cons.) | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La apocinacoj[2] (latine Apocynaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo gencianaloj (Gentianales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 400 genrojn kaj pli ol 5500 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas apocino[2].
La membroj de tiu familio estas lignecaj (pri la plimulto de la genroj) aŭ moltigaj plantoj aŭ (arbustoj) en la kontinenta zono kaj en la tropikoj.