Apofiso

Apofiso
egipta dio • Chaos gods
Informoj
Eble sama Tifeo
Sekso vira
Patrino Nejto
Malamikoj Reo
vdr

Apofiso, aŭ Apopiso (pragreke "Άπόφις", aŭ "Άπώφις", kaj praegipte "Apep"; "Apepi", "Aapep", aŭ "Aapef"), estis dio el la praegipta mitologio, personigo de la malbono, de la nokto, de la ĥaoso, kaj de la mallumo. Ĝenerale li estis bildigita de grandega serpento. Lia praegipta nomo, "ʕʒpp", signifas "grandega" aŭ "grandega serpento". Li estis la ĉefa malamiko de la dio Reo. La duan jarcenton a.K. la fabelo de la naskiĝo de Apofiso estis rakontita sur la muroj de la templo de Esneh. Oni lernis pri tiu, ke Neith, ĉasanta diino, naskigis Apofison kraĉante en la praajn akvojn.

Apofiso vundita de Miuti, la «Granda Kato de Heliopolo».

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne