Apozicio

Apozicio,[1] apozicia konstruaĵo, apozicia rilatoellaseblaĵo estas gramatika strukturo[2][3] gramatika rilato[4] konsistanta el du (aŭ pli da) elementoj kiuj laŭ strikta koncepto:

  1. sammaniere funkcias en la entenanta strukturo.[5] Se oni forigus iun ajn el la elementoj, la restaĵo estus egale gramatika frazo[6] kun proksimume la sama signifo .
  2. estas de la sama gramatika tipo.[7] Plej tradicie ili ambau estas substantivoj aŭ substantivaj vortgrupoj.
  3. signas la saman aferon;[8] Tio signifas, ke ili eksplicite indikas, aludas, aŭ temas pri la sama persono aŭ objekto, k.t.p. en la mondo.
  4. lokiĝas unu tuj apud la alia,[9] kun la dua elemento servanta sen pera (ligila) vorto difini, klarigi, limigi aŭ komenti la alian.[10]
  5. malhavas rilatespriman vorton kia prepozicio.[11]
  6. povas esti renversitaj sen ŝanĝo de gramatikeco.[12]
  7. ambaŭ egale estas nukleoj.[13]

Malpli strikte multaj gramatikistoj allasas diversan malstreĉiĝojn de tiuj kriterioj. Neplena obeo de la kriterioj nomiĝas parta apozicio:[14]

  1. Iakaze la du elementoj devas ambaŭ esti en la sama kazo, alkaze ne.[15] Se iu el la elementoj forlokiĝas en la frazo, la kriterio ne bone plenumiĝas. Tiu folokiĝo nomiĝas malkontinua apozicio.[16] Emfazaj apozicioj ne obeas la kriterion.
  2. Aliaj samtipaj elementoj ankaŭ nomeblas apozicioj, ekz. iuj paroj de adjektivoj. Oni ankaŭ nomas apozicio substantivon kun substantive funkcianta subfrazo. Tamen la granda plejmulto de apozicioj estas substantvaj apozicoj, en kiuj du substantivoj aŭ substantivecaj vortgrupoj apudiĝas;[7]
  3. La potencialaj signadoj de la du elementoj (aparte konsiderataj) devas havi ion komunan.[17] Restriktaj apozicioj (vidu sube) ne plene obeas la kriterion de sama signado. Se la rilato estas restrikta, la signado povas kreskiĝi; se la signeco estas nerestrikta, la signeco [malgraŭ malsama vortara signifo] ofte restas senŝanĝa[10]
  4. Pli loze tiu "dua" elemento povas antaŭlokiĝi, aŭ eĉ forlokiĝi ĝis la komenco aŭ fino de la frazo;[18]
  5. Ekvivalentoj, ekzemploj, kaj ĝustigoj povas prezentiĝi per vortoj kiuj aliloke estas adverboj aŭ konjunkcioj.[19]

Ĉi artikolo celas montri la diverson de fenomenoj nomitaj apozicio far nombraj aŭ gravaj lingvistoj aŭ gramatikistoj, kaj iom ankaŭ prezenti lastatempajn provojn klarigi la ĥaoson. Kiom eble, la ekzemploj ĉi tie estas ĉerpitaj el la Esperanta literaturo.

  1. Nacilingve la tuta apozicia konstruaĵo (aŭ rilato) nomiĝas
    • angle en:apposition (v. Greenbaum (1996);
    • hispane es:aposición (v. Pequeño Larousse Ilustrado, Miguel de Torop y Gisbert (1964); ankaŭ vidu Seco (1967) p. 163);
    • ruse апозитивная связь (apozitivnaja svjaz), апозитиное отношеие, (apozitivnoje otnoŝenie), приложение (priloĵenie) (v. D. E. Rozental' kaj M. A. Telenkova (1985)).
    Tamen gramatikistoj diversas laŭ tio, ĉu ili nomas la tutan konstruaĵon de du elementoj apozicio; iuj preferas uzi tiun terminon nur por la neĉefa el la du elementoj, tiu, kiun aliaj nomas apozitivo (vidu sube), kaj ŝajne ne havas terminon por la du elementoj kune. Ekzemple, Preisler (1997). Verŝajne mankas en PAG kaj PIV unuvorta termino por apozicia rilato; tiuj du verkoj limigas la vorton apozicio al unu speco de apozitivo, la ne-restrikta (vidu sekcion Specoj de apozicio). PAG ankaŭ proponas la terminon apudmeto kiel sinonimo de apozicio.
  2. SIL — Glosaro de Lingvistikaj Terminoj de SIL angle
  3. Merriam Webster, Merriam-Webster's Online Dictionary Arkivigite je 2007-02-27 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Greenbaum (1996)
  5. Crystal (1997);   Merriam-Webster;   Wales (1989);
  6. Crystal (1997)
  7. 7,0 7,1 Mathews (1997)
  8. SIL; Seco (1967) p. 163)
  9. Merriam-Webster's Online Dictionary;   Crystol (1997)
  10. 10,0 10,1 Albaugh (1964)
  11. Torop (1964); Butt (2004)
  12. Meyer (1992) kaj Acuña (1996)
  13. Acuña (1996) p26,p44. Acuña tie citas Hockett, Ch. F. (1955) "Attribution and Apposition in English" American Speech 30:99-102 p99 ff.
  14. laŭ Quirk, k.a. (1985) §9.131
  15. PMEG §
  16. Quirk, k.a. (1985) §9.131
  17. Greenbaum (1996) diras: Apozicio estas la rilato inter du unuoj kiuj signas la saman enton aŭ intersekcas (en:overlap) en sia signado.
  18. Quirk, k.a. (1985) §9.131; PMEG §25.3 donas ekzemplon kun la apozitivo dismetita al la frazfino: Diablo lin prenu, la sentaŭgulon!
  19. Quirk, k.a. (1985) §9.138; PMEG §25.3

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne