Apraksio

Apraksio
simptomo • malsano • simptomo aŭ signo
vdr

Apraksio estas perturbo de planado de intencaj, ordigitaj kaj oportunaj movoj kun normalaj movaj funkcioj kaj sensado, sen paralizo kaj ataksio. Restas ankaŭ interligado de simplaj instrukcioj.[1] Nevolaj movoj povas esti ordigitaj. Ĝi povas aperi en mimiko (apraksio de faciaj muskoloj), parolo (apraksio de parolorganoj), aŭ en gestado kaj uzado de iloj (apraksio de ekstremoj).

Ĝi povas esti denaska aŭ akirita. Plejofte ĝia kialo estas lezo de dominanta hemisfero, kiu estas en 95% de dekstramanuloj kaj 70% en maldekstramanuloj la maldekstra. Kialo de lezo estas plejofte apopleksio, sed ĝin povas okazigi ankaŭ cerba tumoro, demenco, alkoholismo, encefalito, aŭ multloka sklerozo. Oni ne devas konfuzi ĝin kun ataksio, afazio, abulio (manko de volo por plenumi movojn) aŭ alloĥirio (stimuloj en unu latero estas sentitaj en alia latero).

La nomo apraksio venas el la antikva greka lingvo (greke: άπραξία, senago).[2]

  1. En Dorland's Medical Dictionary. Arkivita el la originalo je 2009-06-16. Alirita 2009-06-16 .
  2. Heilman KM, Watson RT, Gonzalez-Rothi LJ. Praxis. In: Goetz CG. Goetz: Textbook of Clinical Neurology. 3rd ed. Philadelphia, PA: Saunders Elsevier; 2007:chap 4.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne